Vi estas ĉi tie

Intensaj kursoj de Esperanto en Managvo, januaro 2014 UNAN

Dum januaro 2014, do dum la somero en Nikaragvo, ekzistas speciale bona oferto por lerni Esperanton. Dum entute tri semajnoj oni havas la eblecon lerni Esperanton tre intense en tiu interesa lando de Centra Ameriko. Tuj post la kursaro oni povas partopreni la 1-an Internacian Esperanto-Kongreson en Granada, Nikaragvo.  Personoj, kiuj jam havas antaŭkonojn havas la eblecon eki nur en la dua aŭ tria semajno aŭ alternative eki je pli alta nivelo en la unua semajno (se aliĝas sufiĉaj personoj por la koncerna nivelo). Ankaŭ dependas de la deziroj de la aliĝontoj, ĉu ni evenutale ankaŭ ofertos kurson por komencantoj, kiu nur komenciĝus en la 2-a semajno. Informu viajn amikojn (kiuj ankoraŭ ne parolas Esperanton kaj eble venu kun ili al Nikaragvo.

Sube vi trovas ligilojn al la paĝoj kun pliaj detaloj:

 

Informoj kursoj: kursoj2014@esperanto-nicaragua.org

Informoj kongreso: kongreso2014@esperanto-nicaragua.org

Aliaj lingvoj:
Versión en Español
English version
Version Française

 

Categorías: