Vi estas ĉi tie

Novaĵoj

Nova grupo de Esperanto-lernantoj

grupo de lernantoj

Ĉiujare ni ofertas kurson de Esperanto en UNAN-Managua. Tiu ĉi  estas nia 4-a sinsekva jara kurso.

Ni dividas kun vi la oficialan foton de nia nuna grupo.

Internacia Poezia Festivalo en Granada, Nikaragvo

Bonvenigo al la Festivalo

La Internacia Poezia Festivalo de Granada estas kultur-riĉa evento dediĉita al poezio. Tiu evento okazas ĉiujare meze de februaro en la urbo Granada, Nikaragvo ekde 2005, en la evento partoprenas dekoj da famkonataj poetoj el la tuta mondo.

Inter la 15-a ĝis la 22-a de februaro de 2015 okazos la 11-a Festivalo, venos 115 poetoj el 57 landoj el ĉiuj kontinentoj de la mondo. Oni kalkulis ke venis 500,000 personoj dum tiuj 10 jaroj, do averaĝe venas 50,000 personoj dum la semajno de la Festivalo.

Kiu organizas la Festivalon?
La FONDAĴO INTERNACIA POEZIA FESTIVALO DE GRANADA estas sendependa kaj neprofitcela organizaĵo kiu jam sukcese organizis 10 Festivaloj, kunvenante pli ol 1200 poetoj el 98 malsimilaj landoj kaj nikaragvaj poetoj kiuj prezentas siajn verkojn antaŭ pli ol 500 mil personoj.

Kion celas la Festivalo?
• Disvastigi al la mondo la altkvalitan nikaragvan poezion.
• Krei interŝanĝon inter poetoj el malsimilaj naciecoj kaj generacioj.
• Fari la plej granda prezento de poezio en la mondo, en impona kaj mirinda scenejo de Ameriko: Granada.
• Atingi la akcepton de Granada kiel "Monda heredaĵo".
• Enmeti ĉi tiun eventon en la "Kultura Kalendaro de Ameriko" kaj de la "Nuntempa Mondo".
• Atingi ke Granada estu parto de la "Turisma rondo de koloniaj urboj de Ameriko".
• Antaŭenigi la amasan ĉeeston de vizitantoj lokaj kaj fremdaj.
• Plifirmigi nian kulturan kaj poezian tradicion.
• Lasi la novajn generaciojn konatiĝi kun la kreantoj de poezio, literaturo kaj aliaj artaj esprimoj.
• Profitigi la junularon kaj la tutan popolon per kultura spaco kun internacia grandeco.
• Krei, danke al ĉi tiu evento, la Ĉiujaran Informon pri la Stato de la Poezio en la Mondo.
• Montri pozitivan bildon de Nikaragvo al la mondo.
• Antaŭenigi en la junularon la spirito de kreado, libereco kaj homa solidareco kiel bazaj elementoj de Paco kaj Demokratio.

Kiuj kontribuas por realigi la Festivalon?
• Registaro de Nikaragvo
• Nacia Asembleo
• Nikaragva Privata Entrepreno
• Registaroj de Amikaj Landoj
• Internaciaj organizaĵoj
• Amaskomunikiloj

Kio estas la Festivalo? Kion oni faras dum tiu semajno?
La Internacia Poezia Festivalo de Granada estas grandega kaj eksterordinara FESTO DE POEZIO kiu engaĝas la tutan urbon Granada kaj najbaraj vilaĝoj.
Dum la Festivalo okazas:
• Legado de poezio en preĝejoj, bazaroj, stratoj, lernejoj, polic-stacioj, universitatoj.
• Legado de poezio en najbaraj vilaĝoj kaj urboj: Rivas, Nandaime, Masaya, Nindirí, Diriomo, Diriá, Niquinohomo, Catarina, Jinotepe, Masatepe, San Marcos, Diriamba, Leon kaj Managua.
• Diskut-rondoj pri la Omaĝita Poeto.
• Prezentado de libroj.
• Verkado de la "Poezia Memoraĵo" de la lasta Festivalo.
• Verkado de Antologio pri la Verkoj de la Omaĝita Poeto.
• Foiro de Libroj (Ĉi jare kun ĉeesto de la lingvo Esperanto).
• Foiro de Manfaritaĵoj.
• Poezia Karnavalo de Kultura Identeco.

Esperanto en la Foiro de Libroj
Unuafoje en la historio de la Festivalo, la personoj kiuj ĉeestos havos la eblecon konatiĝi kun la lingvo Esperanto, tio okazos ĉar en la Foiro de Libroj estos speciala stando por la informado pri Esperanto, la Esperanto-literaturo kaj la Esperanto-kulturo. En la stando de Esperanto estos ankaŭ diversaj surprizoj por la vizitantoj, oni ofertos stipendiojn por lerni la lingvon kaj okazos lotadon por gajni librojn. Vizitu nin!

Subscribe to RSS - Novaĵoj